Y Byd

La oficiala emblemo de Y Byd

Y Byd (la mondo) estis provo lanĉi la unuan ĉiutagan gazeton en la Kimra lingvo. Ĝi laŭ la planoj devintus aperi kvin tagojn semajne, de lundo ĝis vendredo. Oni esperis lanĉi la ĵurnalon la 3-an de marto 2008, sed la 15-an de februaro la organizintoj nuligis la planojn, dirante ke la Kimra Asemblea Registaro donis nesufiĉan monsubtenon.

Aled Price, la ĉefredaktoro, estas ĵurnalisto el Cardiff kiu antaŭe laboris por BBC Cymru kaj S4C. Catrin Rogers, la vicredaktorino, momente laboras kiel redaktoro de loka ĵurnalo en Hounslow, Londono, kaj ankaŭ laboris kiel sendependa ĵurnalistino.

Pli ol iam antaŭe ekzistas grava rolo por ĵurnalo en la kimra. La Nacia Asembleo por Kimrio lastatempe plifortigis siajn potencojn, provizas fokuson por politika kaj institucia vivo. Kimralingvanoj, inkluzive de multaj lingvolernantoj, disvastiĝis tra la tuta Kimrio kaj preter ĝi, kaj havas vivostilojn kaj laborkutimojn, kiuj fariĝas ĉiam pli diversaj; ĉiutaga Kimra ĵurnalo helpos unuigi la Kimralingvan komunumon kaj ebligos al ĝi esprimi sian plurecan identecon. Kimrio estas unu el la malmultaj malplimultaj lingvoj ene de Eŭropa Unio, kiu ne havas propran ĵurnalon.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy